Universitato de Nov-Zelando | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Sapere aude (Havu kuraĝon esti saĝa) | |
Informoj | ||
fondodato | 1870 | |
lando | Nov-Zelando | |
urbo | Velingtono | |
La Universitato de Nov-Zelando (angle University of New Zealand) estis la nura gradiga universitato de Nov-Zelando el 1874 ĝis 1961. Ĝi havis federacian strukturon enhavantan kelkajn konstituantajn instituciojn en variaj lokoj tra tuta Nov-Zelando. Post ĝia dissolvo en 1961 Nov-Zelando havis kvar sendependajn gradigajn universitatojn kaj du asociajn agrikulturajn kolegiojn: nome Universitato de Otago (Dunedin), Universitato de Canterbury (Christchurch), Universitato de Auckland (Auckland), Viktorina Universitato de Velingtono (Wellington), Canterbury Agrikultura Kolegio (Lincoln) kaj Massey Agrikultura Kolegio (Palmerston North).[1]